Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Homoj po semajno/28

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Ayala
Francisco Ayala

Francisco Ayala García-Duarte (naskiĝis la 16-an de marto 1906 eb Granado, Hispanio) estas hispana verkisto, kiu posedas la meriton atingi la magian cifron de sia 100-a jaro de vivo kaj fizike kaj intelekte.

En 1916 li ekstudis en mezlernejo Padre Suárez de Granado. En 1922 li translokiĝis al Madrido, kie studis Juron kaj Filozofion kaj Beletron. En tiu epoko publikigas liajn du unuajn romanojn, Tragicomedia de un hombre sin espíritu (Tragikomedio de sansprita viro) kaj Historia de un amanecer (Historio de mateniĝo). Likunlaboras kutime en la revuoj Revista de Occidente kaj Gaceta Literaria. Li loĝis en Berlino inter 1929 kaj 1931 dum la naskiĝo de la naziismo. Tie li geedziĝis kun Etelvina Silva Vargas.