Portalo:Homoj/Homoj po semajno/39

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Pasteur
Louis Pasteur

Louis PASTEUR [LuI PasTER] naskiĝis en Dôle la 27-an de decembro 1822 kaj mortis en Villeneuve-l’Étang, la 28-an de septembro 1895). Li estas franca sciencisto, pioniro de la mikrobiologio.

Filo de tanisto, li montriĝis tre frue naturdotita por la studado, sed longtempe hezitis inter la sciencoj kaj la pentrado. Kelkaj pentraĵoj fare de li montras apartan talenton, kiu sendube sukcesigis lin en tia kariero. Fine, li deziris eniri en la École Normale Supérieure de Parizo, kie estis formataj la estontaj instruantoj de la liceoj kaj de la universitatoj kaj, por pli bona preparo, li instaliĝis en Parizo jam en oktobro 1838 sed ne povis elteni la internulan vivon kaj revenis en sian provincon. Denove li hezitis kaj rekomencis pentri sed, post lia bakalaŭro, li denove instaliĝis en Parizo kaj estis akceptita en la École Normale Supérieure en 1843. En 1842 li jam sukcesis en la konkurso, sed li trovis lian rangon ne sufiĉa kaj preferis rekomenci.