Portalo:Homoj/Homoj po semajno/46

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oskar SCHINDLER (1908-1974) naskiĝis en Svitavy en sudeta regiono de Ĉeĥoslovakio en germana familio. Li laboris en fabriko de agrikulturaj maŝinoj de sia patro. Dum la granda krizo (1929-1932), la fabriko bankrotis. Li laboris poste kiel estro en elektra entrepreno, sed ne atingis ekonomian sukceson. Kiam Hitler ekregis, li fariĝis membro de la faŝista partio NSDAP, kaj verŝajne por eviti militistan servon, li konsentis kunlabori kun la militista spion-organizajo Abwehra.

Tuj post la okupo de Pollando, en septembro 1939, li venis al Krakovo, ĉar tie, oni povis rapide riĉiĝi. Schindler, viro belstatura, laŭ karaktero hedonisto, ŝatis luksan vivon. Persona ĉarmo kaj kapablo agi en diversaj medioj, inter ili la plej decidpovaj naziaj instancoj, donis al li ŝancon rapide siajn planojn realigi.