Portrait de la jeune fille en feu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portrait de la jeune fille en feu
filmo
Originala titolo Portrait de la jeune fille en feu
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 19 maj. 2019, 31 okt. 2019, 6 dec. 2019, 18 sep. 2019, 28 feb. 2020, 14 feb. 2020, 26 dec. 2019
Ĝenro historifilmo, filma dramo, amafera filmo, samseksemeca filmo
Kameraado Claire Mathon
Reĝisoro(j) Céline Sciamma
Produktisto(j) Bénédicte Couvreur
Scenaro Céline Sciamma
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Para One
Rolantoj Adèle Haenel • Noémie Merlant • Valeria Golino • Luàna Bajrami • Armande Boulanger • Christel Baras
Produktinta firmao Lilies Films
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo • Eŭropa Universitata Filmopremio • Dorian Award for LGBTQ Film of the Year • Queer Palm
IMDb
vdr

Portrait de la jeune fille en feu (Portreto de arda virino) estas drama historia franca filmo de 2019 verkita kaj reĝisorita de Céline Sciamma, protagonistigita de Noémie Merlant kaj Adèle Haenel. La agado okazas en Francio fine de la 18-a jarcento, kaj la historio rakontas malpermesitan amaferon inter aristokratino kaj pentristino al kiu oni mendas ŝian portreton.

La filmo estis elektita por konkurenco por la Ora Palma de Oro en la Festivalo de Cannes 2019.[1]​ La fimo aparte ricevis la Palmon Queer en Cannes, iĝante la unua filmo reĝisorita de virino kiu ricevis la premion. Sciamma ankaŭ ricevis la premion al la Plej Bona Scenaro en Cannes. La filmo estis premierita en kinejoj en Francio la 18an de septembro 2019.[2] La filmo estis nomumita por la Premioj Independent Spirit, Critics 'Choice kaj Golden Globe al la Plej Bona Filmo en Neangla Lingvo kaj estis elektita de la National Board of Review inter la kvin Plej Bonaj Filmoj en Neangla Lingvo de 2019.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Marianne estas pentristino kiu ricevas specialan komision: portreti Héloïse kiu ĵus eliris el konvento kaj estis edziniĝonta. Fakte la portreto necesas por montri ŝian figuron al estonta edzo, pro kio ĝi devas esti realigita sen ŝia ekscio, pro kio Marianne esploros ŝin ĉiutage. Dum la kunvivado ambaŭ enamiĝas unu de la alia. Ili profitas la foreston de la patrino de Héloïse por realigi sian amon. La servistino komplicas. Kiam revenas la patrino, la portreto estas finkompletigita kaj Marianne devas foriri. La portreton oni sendas al la estonta edzo. Eble la du amantinoj jam ne revidos plu. Aŭ eble jes.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktorinoj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Noémie Merlant kiel Marianne
  • Adèle Haenel kiel Héloïse
  • Luàna Bajrami kiel Sophie, la servistino
  • Valeria Golino kiel la Grafino

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • En la titolo Portrait de la jeune fille en feu kaj la unua kaj la lasta vortoj povas esti komprenataj dusignife. La filmo temas pri la realigo de portreto, sed ĝi mem estas la psikologia portreto de du virinoj, kiuj evoluas. Dekomence Héloïse ŝajnas ne korespondi al Marianne, kvankam tio ne veras, dum tiu volas fari la portreton de ŝia amatino, sed ne volas kompletigi ĝin kaj foriri. Krome estas sceno en kiu Héloïse vere ekardas (en feu) proksime de ĝoj-fajro, sed en la filmo ambaŭ virinoj ardas pro amo.
  • En la teknika produktado de la filmo elstaras unuflanke la emfazo al la montro de la psikologia evoluo en la du ĉefrolulinoj, kadre de tre zorgita fotarto, ekzemple per la kontrasto inter la diverskoloraj roboj de la virinoj kaj la teknika montro de la desegnoj fare de vera artistino Hélène Delmaire, kies manoj aperas foje en la filmo.
  • La filmado daŭris 38 tagojn,[3] kaj tion oni faris en Saint-Pierre-Quiberon en Bretonio, kaj en kastelo en La Chapelle-Gauthier, Seine-et-Marne.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «The 2019 Official Selection». Festival de Cannes. 18a de aprilo 2019. Konsultita la 9an de majo 2019.
  2. «Cannes festival 2019: full list of films». The Guardian. 6a de majo 2019. Konsultita la 18an de aprilo 2019.
  3. «Quiberon. Cinéma : Céline Sciamma et Adèle Haenel tournent sur la presqu’île». Le Télégramme. 24a de oktobro 2018. Konsultita la 15an de decembro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]