Porusja (rivero)
Aspekto
Porusja | |
ruse: Порусья | |
rivero | |
Porussia ĉe la vilaĝo Lositino
| |
Lando | Rusio |
---|---|
Regiono | Novgoroda provinco |
Urbo | 1
|
Fontrivero | La marĉoj Rdejskie |
- situo | La distrikto Poddorskij |
- alteco | 90 m |
- koordinatoj | 57° 16′ 10″ N 30° 37′ 41″ O / 57.26944 °N, 30.62806 °O (mapo) |
Enfluejo | la rivero Polistj |
- situo | En la urbo Staraja Russa |
- koordinatoj | 57° 59′ 20″ N 31° 21′ 10″ O / 57.98889 °N, 31.35278 °O (mapo) |
Longo | 142 km (88 mi) |
Akvokolektejo | 1 030 km² (103 000 ha) |
Vikimedia Komunejo: Porussya River | |
Porusja (ruse Порусья) estas rivero en la Eŭropa parto de Rusio, en la Novgoroda provinco. La rivera longo estas 142 km. La areo de la akvokolekta baseno de Porusja estas 1 030 km². Porusja apartenas al la baseno de Balta Maro.[1]
La rivero elfluas el marĉaro en la naturrezervejo Rdejskij, en la distrikto Poddorskij. Porusja enfluas en la rivero Polistj en la urbo Staraja Russa.[1] En Staraja Russa Porusja fluas laŭ artefarita fluejo dum la lasta kilometro, la malnova fluejo iras dekstren, marĉiĝas kaj preskaŭ malaperas. Ne ekzistas ĝusta versio pri apero de la artefarita fluejo. La artefarita fluejo nomiĝas Pereritica (ruse Перерытица), la malnova ekde 19-a jarcento nomiĝas Malaŝka (ruse Малашка).
-
Pereritica
-
Malaŝka