Post Lucía
Post Lucía | |
---|---|
filmo | |
Produktadlando | Meksiko |
Originala lingvo | hispana |
Kina aperdato | 19-a de oktobro 2012 |
Daŭro | 93 min. |
Reĝisoro(j) | Michel Franco |
Produktisto(j) | Michel Franco |
Scenaro | Michel Franco |
Filmita en | Meksiko |
Loko de rakonto | Meksiko |
Ĉefrolantoj | Tessa Ía González Norvind kaj Hernán Mendoza |
IMDb | |
Post Lucía (originala hispanlingva titolo: Después de Lucía) estas meksika filmo (dramo), kiun reĝisoris Michel Franco. En majo 2012 ĝi ricevis premion ĉe la Festivalo de Cannes en la sekcio Certa Rigardo. La premiera prezento en Meksiko okazis vendrede je la 19-a de oktobro 2012.
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio priskribas la rilaton inter Roberto (Hernán Mendoza) kaj sia 17-jara filino Alejandra (Tessa Ía). Roberto estas deprimita pro la perdo de sia edzino ĉe trafikakcidento kaj decidas foriri de Puerto Vallarta kaj translokiĝi al la urbo de Meksiko. Alejandra volas helpi al sia patro, sed en la nova lernejo de Alejandra la situacio estas malfacilega: Ŝi fariĝas viktimo de lerneja persekuto kaj de ĉikanado flanke de la novaj kunlernejanoj. Ŝi decidas esti forta "prenante" la rolon de la patrino kaj diras nenion al la patro por protekti lin.
Reĝisorado
[redakti | redakti fonton]La reĝisoro de la filmo estis Michel Franco.
Rolantoj
[redakti | redakti fonton]- Tessa Ía (Alejandra)
- Hernán Mendoza (Roberto)
- Gonzalo Vega Sisto
- Tamara Yazbek Bernal
- Paloma Cervantes
- Juan Carlos Barranco
- Francisco Rueda
- Diego Canales
Protagonistino: Tessa Ía
[redakti | redakti fonton]La ĉefrolistino estas Tessa Ía González Norvind, kiu reprezentas al Alejandra, la knabino kiu estas la viktimo de lerneja persekuto. Temas pri la filino de la meksika aktorino Nailea Norvind, Tessa Ía antaŭe aktoris en la meksika filmo "Fajro" Fajro (hispanlingve: "Fuego", reĝisorita de Guillermo Arriaga Jordán
Pri Hernán Mendoza
[redakti | redakti fonton]Hernán Mendoza, kiu reprezentas al Roberto, la patro de Alejandra, laboris por la televido kaj en diversaj filmoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Después de Lucía en Interreta filma datumbazo (angle)
- Retpaĝo de la filmo en Facebook (hispane)
- Oficiala retpaĝo de la filmo Arkivigite je 2019-11-06 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)