Postroka muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Postroka grupo Sigur Rós ludante en koncerto de 2005 en Rejkjaviko.

Postroka muzikoPostroko, kaj en angla post-rock, estas formo de eksperimenta rok-muziko[1] karakterizita per fokuso al esplorado de teksturoj kaj tembroj super tradiciaj rok-kantaj strukturoj, agordoj aŭ gitarludaj manieroj.[2] Post-rokaj artistoj estas ofte instrumentaj,[3][4][1] tipe kombinante rok-instrumentaron kun elektronikaĵoj.[1] La ĝenro aperis ene de la etosoj de subtera kaj sendependa muzikoj de la 1980-aj kaj komencaj 1990-aj jaroj. Tamen, pro ties abandono de rok-konvencioj, ĝi ofte montras malgrandan similecon muzike al la nuntempa sendependa roko,[4] kaj anstataŭe prenas elementojn de diversaj fontoj kiel de etosa, elektronika, ĵaza, krautrock, dubregea, kaj minimumisma muzikstiloj.[1]

Oni konsideris artistojn kiel Talk Talk kaj Slint kiel produktantoj de fondaj verkoj de la stilo en la komencaj 1990-aj jaroj.[1][4] La termino "post-rock" mem estis uzita de muzikĵurnalisto Simon Reynolds en revizio de la albumo de 1994 de la bando Bark Psychosis nome Hex. Ĝi poste plifirmiĝis en rekonebla tendenco per la publikigo de la albumo de la bando Tortoise de 1996 nome Millions Now Living Will Never Die.[1] La termino ekde tiam estis uzita por priskribi bandojn kiuj diferencas amplekse laŭ stilo, kio faras la terminon polemikiga inter kaj publiko kaj artistoj mem.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Post-Rock. Alirita 28a de Septembro 2017.
  2. Everett True (6a de Oktobro 2017) Bark Pychosis. Classic Rock.
  3. Reynolds, Simon (Majo 1994). "S. T." The Wire. Arkivita la 2an de Decembro 2001. Alirita la 8an de Julio 2007.
  4. 4,0 4,1 4,2 Abebe, Nitsuh (11a de Julio 2005). "The Lost Generation" (PDF). Pitchfork Media. Alirita la 28an de Septembro 2017.
  5. Redfern, Mark (2001). "A Conversation with Mogwai's Dominic Aitchison". Under the Radar. Arkivita la 12an de Februaro 2003. Alirita la 28an de Novembro 2006.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Post-rock en la angla Vikipedio.