Sendependa muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kutime estas konataj kiel sendependa muziko diversaj muzikaj ĝenroj, subkulturoj, tendencoj aŭ intervenoj, kun stilismaj atributoj memstaraj, pro diversaj kialoj:

  • Kial la grupo interpretas tiun ĝenron kiu ne estas ligita al la tipa komerca muzika merkato aŭ al ĝia disaŭdigo aŭ reklamado.
  • Kiam ĝi fariĝas pro emo artisma kaj ne komercocela.
  • Kiam la stilo de artisto aŭ ensemblo ne plenumas la parametrojn de ajna etikedo aŭ difino konata aŭ uzata de la faka amaskomunikilaro.
  • Kiam la muzikeldonejo kiu surbendigas tiajn verkojn aŭ la iloj kiuj diskonigas ilin estas etaj aŭ amatoraj.
  • Kiam la muzika procezo estas regata de la muzikistoj kaj ne de supraj interesoj nek altruditaj kondiĉoj de departementoj pri merkatiko, muzikeldonejoj, institucioj aŭ amaskomunikiloj.

Estas konsideritaj kiel sendependa muziko stiloj kiaj bluso, punko, regeo, grunĝo, sendependa roko, ŝuenrigardo, stratana punkto, pezkerna punko, grinckerno, mortmetalo kaj aliaj kiam ilia ekiĝo aŭ evoluo plenumis kelkajn el la punktoj de la ĉisupra difino. Tiusence oni povus diri ke preskaŭ la tuta muziko en esperanto povas esti konsiderita kiel sendependa muziko ĉar ĝi kreskis kaj evoluas marĝene de la komerca muziko kaj kun etaj diskonigiloj kaj muzikeldonejoj.