Potes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Urbokerno, kun panoramo de la montaro Picos de Europa.
Potes ene de Kantabrio

Potes estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio en Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko Liébana kaj situas en ties centro. Ĝi estas lima al la nordo de Cillorigo de Liébana, okcidente de Camaleño, sude de Vega de Liébana kaj oriente de Cabezón de Liébana. Laŭ la censo de 2007, en Potes vivis 1481 homoj. La ĉefa fonto de enspezoj estas turismo pro ĝia situo ene de la montaro Picos de Europa kaj proksima al samnoma naturparko.

Potes estas ĉe la nacia ŝoseo N-621. La plej proksima granda urbeto, Santandero, estas en foreco je 100 km. Potes situas ĉe la kunfluo de kvar valoj, proksime de la loko kie la rivero Quiviesa fluas en la riveron Deva, ĉe la montaro Picos de Europa. Same kiel la resto de aliaj municipoj de la komarko Liébana, Potes havas mediteranean mikroklimaton, kiu permesas kultivi vitejojn, juglandojn kaj poplojn.