Poyales del Hoyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poyales del Hoyo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05492
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 493  (2023) [+]
Loĝdenso 164 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 5° 9′ U (mapo)40.171666666667-5.1569444444444Koordinatoj: 40° 10′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 3 km² ( 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Poyales del Hoyo (Provinco Avilo)
Poyales del Hoyo (Provinco Avilo)
DEC
Poyales del Hoyo
Poyales del Hoyo
Situo de Poyales del Hoyo
Poyales del Hoyo (Hispanio)
Poyales del Hoyo (Hispanio)
DEC
Poyales del Hoyo
Poyales del Hoyo
Situo de Poyales del Hoyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poyales del Hoyo [+]
vdr

Poyales del Hoyo [poĜAles deLOĝo] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Poyales del Hoyo estas etimologie komprenebla kiel Monteto de la Malsupro.

Poyales del Hoyo en la provinco Avilo.
Bonveniga ceramikaĵo.
Urbodomo.
Preĝejo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Poyales estas derivaĵo de la latina pŏdiu, ≪monteto, altaĵo≫ (katalune puig, franca puy ktp.). Estas aliloke similaj loknomoj Poyales (La Rioja), Loma de los Poyales (Cádiz), Los Poyales (Ávila), El Poyo del Cid (Teruel), Poyotello (Santiago-Pontones, Jaén), Poyatos (Cuenca), Pujals dels Cavallers (Cornellá del Terri, Katalunio), ktp.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de malgranda enklavo ene de la municipo Arenas de San Pedro, kun totala areo de 3,38 km², kio faras ĝin unu el plej malgrandaj municipaj teritorioj de la tuta lando; laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 428 loĝantojn. Ĝi perdis 1 200 loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 93 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas, kiel enklavo, nur kun Arenas de San Pedro. Poyales del Hoyo estas en la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 548 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Poyales del Hoyo en 1658 ricevis el la reĝo Filipo la 4-a la titolon de Villa (sendependa urbo) disde la jurisdikcio de Arenas de San Pedro.

Komence de la Hispana Enlanda Milito okazis murdoj de dekstruloj fare de maldekstruloj, kaj reprezalie Decembre, roto de falangistoj arestis tri virinojn: Pilar Espinosa, kiel leganto de la ĵurnalo El Socialista; Virtudes de la Puente, kiel protestanto; kaj Valeriana Granada, denoncita de lokanino kiel edzo-"stelintino". La triopo estis murdita mateniĝe ĉeŝosee. Valeriana estis graveda, kaj ŝajne la falangistoj tranĉoprenis la feton. La tri kadavroj restis sur la voj-flanko la tutan tagon ĝis lokano enterigis ilin ĉi mem.​[1] Ankaŭ aliaj supozitaj maldekstruloj estis ekzekutitaj. Pri tiu afero oni kreis teatraĵon, filmon kaj ĉapitrojn por libroj.[2]

Jam en la 21-a jarcento okazis polemiko kiam du sinsekvaj dekstrulaj geurbestroj kontraŭis la degnan rekuperon de kelkaj restaĵoj de mortintoj de 1936, kio fakte kontraŭis la leĝaron.[3] [4] [5]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (lino, olivoleo, figoj) kaj brutobredado (abelbredado, bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado, ekzemple pri ceramiko. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindaĵoj estas preĝejo, placo, muzeoj pri abelbredado kaj pri ludiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rodrigo, Javier (2008). Hasta la raíz. Violencia durante la guerra civil y la dictadura franquista. Madrid: Alianza Editorial. pp. 72-73. ISBN 978-84-206-4893-4. «Seguramente, pensarían los asesinos, matando a las dos republicanas y a la que murió por celos, nadie en el pueblo se atrevería a abanderar nunca más sus ideas; y posiblemente no les faltara razón: nada como la pedagogía de la sangre para paralizar las resistencias».
  2. Tremlett, Giles. Ghosts of Spain, Faber and Faber, 2007. ISBN 978-0-571-22168-4. Kaj Silva, Emilio kaj Macias, Santiago. Las fosas de Franco, Temas de Hoy, 2008, Barcelona. ISBN 978-84-8460-767-0
  3. Sciolino, Elaine; Daly, Emma (11a de Novembro 2002). «Spaniards at Last Confront the Ghost of Franco». En University of Missouri, eld. New York Times).
  4. Tremlett, Giles. Ghosts of Spain, The New York Times, 1a de Aprilo 2007.
  5. Barcala, Diego; Los fusilados de Poyales vuelven a una fosa anónima, Público, Madrid, 8a de Aŭgusto 2011 (Konsultita la 24an de Marto 2011).