Pozondón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozondón
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44368
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 34′ N, 1° 28′ U (mapo)40.5610219-1.4699499Koordinatoj: 40° 34′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 407 m [+]
Areo 67,635526 km² ( 676 3.5 526 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozondón (Provinco Teruelo)
Pozondón (Provinco Teruelo)
DEC
Pozondón
Pozondón
Situo de Pozondón
Pozondón (Hispanio)
Pozondón (Hispanio)
DEC
Pozondón
Pozondón
Situo de Pozondón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozondón [+]
vdr

Pozondón [pozonDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 50 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj. Pozondón estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Pozondón estas sur tre montara areo je 1 407 msm, komunikebla laŭ la komarka ŝoseo A-1511 kun Bronchales sudokcidente kaj Santa Eulalia del Campo oriente kaj de tie al Teruelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de Neolitiko kaj de iberoj.

Arko al la preĝejo.

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Pozondón kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Bronchales en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj forstado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 47 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la tri ermitejoj, popola arkitekturo, urbodomo, placo kun cisterno, ruinoj de la kastelo, naturaj lokoj, pinaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]