Pozuel de Ariza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozuel de Ariza
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50221
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 2° 9′ U (mapo)41.3522235-2.1556339Koordinatoj: 41° 21′ N, 2° 9′ U (mapo) [+]
Alto 775 m [+]
Areo 22,629206 km² ( 226 2.9 206 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozuel de Ariza (Provinco Zaragozo)
Pozuel de Ariza (Provinco Zaragozo)
DEC
Pozuel de Ariza
Pozuel de Ariza
Situo de Pozuel de Ariza
Pozuel de Ariza (Hispanio)
Pozuel de Ariza (Hispanio)
DEC
Pozuel de Ariza
Pozuel de Ariza
Situo de Pozuel de Ariza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozuel de Ariza [+]
vdr

Pozuel de Ariza [poZŬEL deaRIza] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Pozuel de Ariza estas etimologie komprenebla kiel Puteto de Ariza, alude al apuda urbo Ariza.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pozuel de Ariza estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas okcidente de Ariza kaj norde de Monreal de Ariza.

La loĝloko Pozuel de Ariza mem estas je 136 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 191 km de Madrid, sur 771 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Sorio. Fakte la tute apuda Monteagudo de las Vicarías apartenas al la Provinco Sorio. Ĝi estas ĉirkaŭita de la provinca limo norde kaj okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a. Spite la landlima loko, ŝajne ne estis kastelo, eble pro manko de altaĵo taŭga por defenda fortikaĵo. La loĝloko disvolviĝis ĉirkaŭ preĝejo. Dum la Mezepoko, Pozuel estis la lasta loĝloko de la Regno Aragono antaŭ alveni al la Regno Kastilio. Kontraste la fortifikita apuda loko Monteagudo de las Vicarías, kiu distas nur 1 km, apartenis jam al la Regno Kastilio.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en tiu tiom aparta Pozuel de Ariza kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 17 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo Asunción (kies fasado aperas en la municipa blazono), ermitejoj, kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]