Ariza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ariza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 059  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 2° 3′ U (mapo)41.3104852-2.0552546Koordinatoj: 41° 19′ N, 2° 3′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 103,083347 km² (1 030 8.3 347 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ariza (Provinco Zaragozo)
Ariza (Provinco Zaragozo)
DEC
Ariza
Ariza
Situo de Ariza
Ariza (Hispanio)
Ariza (Hispanio)
DEC
Ariza
Ariza
Situo de Ariza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ariza [+]
vdr

Ariza [aRIza] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ariza estas municipa teritorio en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas ĉirkaŭita de ses samkomarkaj muicipoj. La pejzaĝo estas tre markita per la trafluado de la rivero Jalón sude de la loĝloko, dum norde estas la aŭtoŝeo A-2. La rivero elfosis krutajn ravinojn ĉefe sur la norda bordo kie oni atingas pli ol 1 000 m.

La loĝloko Ariza mem estas je 123 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 771 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Sorio. Ĝi estas norde de Torrehermosa kaj inter Ariza oriente kaj Santa María de Huerta sudokcidente laŭ la aŭtoŝoseo A-2 laŭ la fluejo de la rivero Jalón. Monreal estas la unua loĝloko de Aragono ĉe la aŭtoŝoseo A-2 kiu venas el Madrido.

Nordokcidente: Pozuel de Ariza Norde: Bordalba Nodoriente: Cihuela, Embid de Ariza
Okcidente: Monreal de Ariza Oriente: Cetina
Sudokcidente: Monreal de Ariza Sude: Cabolafuente Sudoriente: Cetina

Historio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la kastelo de Ariza, iam unu el plej gravaj de la areo.

De romia epoko estas restaĵoj de ŝoseo kaj de vilaoj; kaj de visigotoj nekropolo. Dum la islama epoko, Ariza havis moskeon, kiel atestas la nomoj de kelkaj stratoj, kaj muregon kun tri pordegoj. Fine de la 11-a jarcento estis unu de la plej gravaj loĝlokoj de la valo de la rivero Jalón.

La areo estis konkerita el islamanoj en 1120 fare de Alfonso la 1-a de Aragono. Tamen portempe ĝi estis de Kastilio; ekzemple en 1172 Alfonso la 2-a de Aragono cedis Ariza al la reĝo de Kastilio, sed poste ĝi estis reklamita en 1178. Ĝi apartenis poste al Sanĉa, vidvino de Alfonso la 2-a, kiu cedis ĝin al Petro la 2-a. Tiu en 1213 havigis al la lokanoj privilegiojn kontraŭ impostado. En la Milito de la du Petroj inter kastilianoj kaj aragonanoj, estis okupita de Petro la 1-a de Kastilio en 1362.

En 1381, Petro la 4-a vendis Ariza kaj ĝiajn domarojn al Guillén de Palafox cele al monakiro por milito en Sardio. Ekde tiam okazis klopodoj de lokanoj por liberigi sin el senjora sistemo por reaparteni al la reĝo. Ribelo de 1490 rezultis en ekzekuto de la ribelestroj.

Panoramo el la kastelo.

Je la unuigo de Kastilio kaj Aragono fine de la 15-a jarcento, Ariza perdis gravon pri teritoriaj konfliktoj. Sed surloke pluis la kontraŭsenjora ribelo kontraŭ la familio Palafox, sed kaj Filipo la 2-a kaj Filipo la 3-a ratifis la senjorajn privilegiojn de tiu familio. Estis epoko de ekonomio prospero, kiel atestis la konstruado de la preĝejo de Sankta Maria. Ĝis la 17-a jarcento la senjoroj loĝis en la kastelo, simbolo de la senjora povo. En 1701 dum la Milito de Hispana Sukcedo, la Palafoksoj kaj Ariza mem partianiĝis por la estonta reĝo Filipo la 5-a, kiu en 1708 dankeme donis privilegiojn ekzemple kontraŭ impostodevo. La retiriĝantaj aŭstri-istoj bruligis la moskeon, kiu estis uzata kiel stokejo.​

En la 19-a jarcento pluis la konflikto por liberigo de la senjorlando de Palafox. La dissolvo de la senjorlandoj fare de la Kortumo de Kadizo ne finigis la konflikton, ĉar oni miksis vasalrajtojn kun posedrajtojn. En 1811, dum la Milito de Hispana Sendependigo, okazis en Ariza batalo inter trupoj de la hispana generalo Durán kaj francaj trupoj. En la 19-a jarcento gravaj enspezofontoj estis lino kaj lano. Fine de la jarcento alvenis la fervojo Madrid-Zaragoza kiu helpis la lokan ekonomion.

Preĝejo de Sankta Petro.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ariza kie oni malaltiĝis el pinto de 3 000 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 1 068 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la trinava preĝejo de Sankta Maria kun krucvolboj kaj retablo de la 18-a jarcento; la ununava preĝejo de Sankta Petro (nun ruina); la preĝejo de la Konvento de Sankta Francisko; ermitejo; restaĵoj de la kastelo kun ĉirkaŭ 80 vinkeloj en la deklivo de la kastelmonto; la Palaco de la Markizoj de Ariza; mezepoka ponto super la rivero Jalón de la 15-a jarcento; kaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la rivero.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]