Prabat Kabar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prabat Kabar
periodaĵo • gazeto
Periodeco ĉiutaga

Lando  Barato
Urbo Ranĉio, Patnao, Kolkato
Establodato aŭgusto 1984 (ĉe Ranĉio, Ĝarkando)

Retejo www.prabhatkhabar.com, epaper.prabhatkhabar.com
vdr

Prabat Kabar (hindie प्रभात खबर, IAST: Prabhāta Khabara, Hunter: Prabhat Khabar) estas hindialingva ĵurnalo eldonata ĉiutage en ŝtatoj Ĝarkando, Biharo kaj Okcidenta Bengalio, en Barato. La ĵurnalo cirkulas en pluraj barataj ŝtatoj, inkluzive de la jam-menciitaj kaj kelkaj partoj de Odiŝo. Ĝi estis fondita en aŭgusto 1984 en Ranĉio, la ĉefurbo de Ĝarkando. La ĵurnalo estas fama pro raporti pri sociaj temoj kaj pro malkovroj de fraŭdoj, kiel la Fraŭdo Fodder.[1] La ĵurnalo ekraportis pri la Fraŭdo Fodder en 1992. Malgraŭ ricevo de minacoj, la ĵurnalo redaktis 70 raportojn pri la fraŭdo kaj havis kvar aŭ kvin reporterojn raportantaj pri la rakonto.[2]

Rimarkinda personaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]