Pralino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉokoladaj "trufoj".
Industrie faritaj ĉocoladopralinoj

Pralino estas frandaĵo kovrita per tavolo da ĉokolado, farĉita per iu dolĉa enhavo, kiel marcipanonugato. Kelkfoje ĝi enhavas alkoholaĵon, precipe likvoron aŭ konfititan frukton en likvoro, ekzemple ĉerizon. Speciala speco de pralino estas la "trufo" (nomata tiel pro ĝia ekstera aspekto, kiu similas al trufoj) kaj kiu ne estas kovrita per ĉokoladotavolo, sed konsistas nur el farĉo.

Kiu eltrovis la pralinon ne estas klare. Tradicie oni diras, ke inventis ĝin la kuiristo de Cesar de Choiseul, grafo de Plessis-Praslin (1598-1675), marŝalo de Ludoviko la 14-a, kiu nomis sian dolĉaĵon praslin. Tamen estas aliaj, kiuj postulas la titolon de inventinto de la pralino, ĉefe Jean Neuhaus, svisdevena bruselano, kiu faris sian unuan farĉitan ĉokoladaĵon en 1912 kaj donis al ĝi la nomon "pralino".

Luksaj pralinoj ankoraŭ estas tradicie farataj per la manoj, sed la plimulto de la pralinoj venas el fabriko.

Pralino kun konfitita ĉerizo.

La pralino estas specialaĵo en Belgio kun konataj markoj kiel Leonidas, Neuhaus, Godiva kaj Daskalides. Ili estas eksportataj al la tuta mondo. En Japanio ili estas konsiderataj kiel veraj delikataĵoj kaj estas vendataj po unu kontraŭ ekstreme altaj prezoj.