Pravĉica pordego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pravĉica pordego
ĉeĥe: Pravčická brána, germane: Prebischtor
nacia naturmemorindaĵo
Pravĉica pordego
Oficiala nomo: Pravĉica pordego
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipo Hřensko
Historia regiono Bohemio
Montaro Elba Grejsmontaro
Situo Pravĉica pordego
 - koordinatoj 50° 53′ 01″ N 14° 16′ 52″ O / 50.88361 °N, 14.28111 °O / 50.88361; 14.28111 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 440 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 415 m s. m.
Areo 2,48 km² (248 ha)
Proklamo 18-a de decembro 1963
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pravčická brána
Retpaĝo: www.pbrana.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Pravĉica pordego (ĉeĥe Pravčická brána) estas natura arko, la plej konata kaj la plej admirata rokformacio de Ĉeĥa Svislando, la plej granda rokpordego en Eŭropo. Ĝi situas en Muroj de Jetřichovice en Ĉeĥio proksime de ŝtatlimo kun Germanio sur mallarĝigita sudokcidenta fino de rokdorso. Ĝi estiĝis en turonaj kvadraj kalkoŝtonoj pro milionoj da jaroj daŭranta eroziado de sabloŝtonaj eroj en malmulte rezistema parto de la masivo. La fundo de Pravĉica pordego situas en supermara alteco 415 m, ties larĝeco ĉe la fundo estas 26,5 m, la alteco de aperturo 16 m, la supra parto de arko estas 21 m super la fundo, la larĝeco de la arko estas 7 – 8 m kaj la minimuma dikeco 3 m. Supreniro sur la propran Pravĉican pordegon estas ekde la jaro 1980 fermita, ĉar la rokponto estis endanĝerigita pro la granda viziteco. Por ke ne okazu plua damaĝigo de tiu ĉi unika naturmemorigaĵo, la sablobloko estis firmigita per speciala miksaĵo kun ingredienco de rezino. Sed alireblaj estas rokobservejoj en la senpera ĉirkaŭaĵo de la pordego, de kie estas bela elrigardo al kelkaj dominaĵoj en la ĉeĥa kaj la saksa partoj de la sabloregiono. En iu el rokokavaĵoj proksime de Pravčická pordego onidire restadis legenda ermito Prebisch, laŭ kiu germanoj nomigas tiun ĉi lokon Prebischtor. En la komencoj de turismo eblis por ekskurso sur Pravčická pordego lui mulojn aŭ grupon de portistoj. Jam en la jaro 1826 ĉi tie estis konstruita elkranejo, kiu en la jaro 1881 anstataŭis kuraĝe lokigita hotelo nomata Skalní hnízdo (Roknesto), laŭvorte algluita al la sabloŝtona roko. La eniro en la rokareon estas pagata.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Pravĉica pordego
Pravĉica pordego