Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preĝejo de Ĉieliro de MariaMatiaso-preĝejoKronada ĉeftemplo de Buda estas impona romkatolika preĝejo en Budapeŝto sur Monto Vár.

en 2013
Fronto de Matias-preĝejo
Dosiero:Sarkopharg Béla III.JPG
Sarkofago de Béla la 3-a en la preĝejo

Laŭ la eklezio la preĝejo fondiĝis en 1015, sed pruvoj ne ekzistas. Béla la 4-a konstruis gotikan preĝejon en la 1250-aj kaj 1260-aj jaroj. En 1279 jam koncilio okazis tie. Poste Ludoviko la 1-a (Hungario) trakonstruis la templon. En 1470 Matiaso la 1-a alkonstruis gotikan turon kaj li tie aranĝis ambaŭ edziĝfestojn (tial la nomo Matiaso-preĝejo). En 1541 la turkoj trakonstruis ĝin al ĉefmoskeo. En 1686 ĝi denove iĝis katolika preĝejo kaj plene barokiĝis. En 1723 incendio, en 1748 fulmo faris detruojn. En 1893 la preĝejo trakonstruiĝis al la nuna novgotika formo. Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo suferis multe.

En 1867 oni kronadis tie la reĝojn nome Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj poste en 1916 Karlo la 4-a.

Antaŭ la preĝejo ekde 1713 staras kolono pri Sankta Triunuo memore al pesto (la bildo montras parton el ĝi). Maldekstre moderna hotelo konstruiĝis, tamen imitanta historiajn stilojn.

Parto de la preĝejo funkcias kiel muzeo.

Kuprogravuraĵo pri ĉirkaŭo de Matias-preĝejo, 8 montras la preĝejoturon