Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nyírbéltek)
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Nyírbéltek
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyírbéltek |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika Monumento historia en Nyírbéltek.
Historio
[redakti | redakti fonton]La romanika kirko konstruiĝis en 1222, sed ĝi jam en 1241 iom detruiĝis fare de tataroj. Poste oni renovigis ĝin kaj en la 15-a jarcento oni trakonstruis ĝin al gotika kirko. En 1777 ĝi parte estis trakonstruita, sed ĝuste post jardeko la preĝejo kune kun la vilaĝo bruldetruiĝis, kiun denova trakonstruo sekvis. Denova trakonstruo okazis en 1888, tiam oni konstruis sakristion. En la 1920-aj jaroj oni pligrandigis la preĝejon, tiam ankaŭ malgranda kvadrata turo konstruiĝis. La orgeno estas aŭdebla ekde 1938.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo staras sola. La unusola navo estas brikoforma, kiu finiĝas en rekta sanktejo. Pilastroj apogas la eksterajn murojn. La enirejo situas sub la turo. Interne arkeologoj trovis freskojn en 1957, kiuj estis pentritaj ĉ. 1420. Ĝi prezentas Golgoton kun ĉevalistoj, dekstre estas videblaj la 12 apostoloj.
Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.