Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Szentgotthárd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Szentgotthárd
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Szentgotthárd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentgotthárd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Körmend-Szentgotthárd
paroĥo ĝis 2007 loke, poste en Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Szentgotthárd)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko (navo), gotiko (absido)
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Szentgotthárd, en urboparto Rábakethely, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1950.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika kirko en tiama vilaĝo Kethely [kethej] estis konstruita en la 12-a jarcento. La unua mencio okazis en 1183. En 1493 ĝi estis renovigita, sed la turkoj detruis ĝin, sed poste ĝi estis rekonstruita, samtempe parte gotikiĝis. Inter 1605 kaj 1677 Szentgotthárd ne havis preĝejon, tial la loĝantoj venis por mesoj al Kethely. En la 19-a jarcento ĝi estis renovigita kaj interne pentrita. En 1931 restaŭraj laboroj okazis. La orgeno estis farita en 1901, renovigita en 2006. En 2003 la preĝejo ekstere, post 3 jaroj la kalvario estis renovigitaj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto 256 metrojn alta. Ĉirkaŭ la preĝejo tombejo etendiĝas, ankaŭ golgoto estas videbla. La fasado estas simetria, la turo meze iomete reliefas. La turopinto estas piramida. La enirejo funkcias tra la turo. La absido estas plurlatera.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La absido kaj sakristio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.