Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Abádszalók)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Abádszalók
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Abádszalók
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abádszalók
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
dekanujo Karcag
paroĥo loke, sed la zorganto en Kisköre
Dato de konsekro 1774
Arkitektura priskribo
Konstruado 1773–1774
Specifo
Konstrumaterialo ŝtonoj, brikoj
Ligiloj
vdr

La paroĥa katolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas eklezia historia monumento en urbo Abádszalók (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dokumento mencias katolikan loĝantaron en la iama vilaĝo Szalók en la 1270-aj jaroj. Dum dominado de turkoj la loĝantoj forlasis la vilaĝon kaj vivis sur la proksima insulo. Ili kalviniĝis en 1582. La revenintaj katolikoj konstruis unue provizoran kirkon, poste la nun videblan en 1773 kaj 1774 tamen ne en la sama loko. La orgeno estis farita en 1913. La internaj muroj estis pentritaj en 1960, la kirko ekstere estis renovigita en 1984.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en herbejo kun arboj. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en plurlatera absido, kiu estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. Al la absido sakristio aliĝas. La internaj instalaĵoj estas barokaj. La ĉefaltara bildo prezentas la Sanktan Krucon, la flanka altaro Sanktan Marian.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.