Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Fertőd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fertőd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Fertőszéplak
paroĥo loke
Dato de konsekro 1986
Arkitektura priskribo
Konstruado 19851986
Specifo
Enhaveco 190 homoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas moderna religia konstruaĵo en urbo Fertőd (Hungario), en urboparto (iam vilaĝeto) Eszterháza.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1760-aj jaroj konstruistoj de Kastelo Esterházy (Fertőd) fondis novan vilaĝon Eszterháza. Religie ĝi apartenis al Süttör, sed la katolikoj havis diservojn en kapelo de la kastelo. En 1934 la katolikoj konstruis sonorilostablon, sed poste la planita kapelo neniam estis farita. Fine en 1976 la sonorilostablo estis malkonstruita. Supozeble dum la socialismo la katolikoj havis domon transformitan al preĝdomo. En fino de tiu erao estis konstruita moderna kirko konsekrita en 1986. En 1995 Fertőd kun Eszterháza estis deklarita urbo, samtempe tiu ĉi preĝejo ricevis paroĥan rangon. La orgeno estis kreita en 2008.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en malgranda parko. En la parko troviĝas ankaŭ skulptaĵo pri la Sankta Familio farita en 1740. La moderna fasado estas simetria kaj nur la supra kruco memorigas pri la konstruaĵa funkcio. Interne la altara bildo pri golgoto de Eszterháza estis pentrita en 1986 fare de Erzsébet Udvardi. Aliaj du pentraĵoj prezentas naskiĝon de Jesuo kaj reviviĝon kun Sankta Tomaso.

Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]

La sonorilostablo estas plene malferma. Inter 2 kolonoj estas 4 lignaj ligiloj, kie pendas la 4 sonoriloj. La plej malnova sonorilo venis el la jam ne ekzistanta iama sonorilostablo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.