Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Szeged)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Apoteozo de
Sankta Kruco
paroĥopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szeged
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 19321933
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Szeged, en kolonio Móraváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu tereno ĝis la 18-a jarcento estis neloĝata pri la oftaj inundoj. En 1738 oni konstruis kalvarion kun kapelo memore al la pli frua pesto. Post longaj jaroj ĉefe malriĉaj homoj komencis konstrui loĝdomojn, ili profitis la kapelon por mesoj. Oni fondis paroĥon en 1930, novan modernan preĝejon post 3 jaroj. En 1973 la preĝejo interne estis pentrita, post 3 jaroj ekstera renoviĝo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas simpla, eĉ puritana. Sur la fasado funkcias la ĉefenirejo, pli supre 3 mallarĝaj fenestroj estas videblaj. La plej supre kruco altiĝas. La kvadrata kampanilo altiĝas ĉe la kontraŭa aŭ sankteja flanko. La navo estas longa kaj malalta, sed apude longa malfermita vestiblo troviĝas. Interne en la galerio orgeno funkcias. En la sanktejo skulptita granda kruco etendiĝas.

Kermeso okazas en dimanĉo post la 14-a de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.