Preĝejo Dolorplena Sankta Maria (Zirc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Dolorplena Sankta Maria
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zirc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Zirc
paroĥo en la urbo
Dato de konsekro 1761
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17441761
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 8420 Zirc, Kossuth Lajos út 56.
vdr

La preĝejo Dolorplena Sankta Maria estas sakrala historia monumento en urbo Zirc (Hungario). Ĝi estis la unua paroĥa kirko de Zirc.

Historio[redakti | redakti fonton]

Cistercianoj komencis konstrui kirkon en 1744. Oni supozas, ke dum konstruado oni profitis ŝtonojn de la iama, jam detruita mezepoka kirko. La nova preĝejo estis konsekrita en 1761, sed poste restaŭradaj laboroj okazis 2 jarojn. En 1780 la preĝejo estis pligrandigita. Depost ekfunkcio de Abateja preĝejo de Zirc tiu ĉi kirko perdis la rangon paroĥa.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en herbejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Super la enirejo granda kvarangula fenestro situas por la koruso. La navo finiĝas en rektangula absido, kiu estas pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. Dekstre ĉe la navofino sakristio troviĝas. La plafono estis pentrita en 1780. La instalaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento. En la sanktejo statuo "Pieta" videblas, oni aprezas ĝin la plej impona hungara skulptaĵo el la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.