Preĝejo Elizabeto de Hungario (Mélykút)
Preĝejo Elizabeto de Hungario | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mélykút |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kecskemét-Kalocsa |
paroĥo | en la urbo |
Dato de konsekro | 1961 |
Konsekrinto | József Grősz |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1959–1961 |
Specifo | |
Alto | 18 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Elizabeto de Hungario estas sakrala konstruaĵo en urbo Mélykút (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La dua katolika kirko en Mélykút estis konstruita inter 1959-1961. Samtempe la paroĥo estis fondita. La altara bildo estas videbla ekde 1962. Pro pastromanko en 1999 ĉesis la memstara paroĥo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas laŭ la trotuaro, antaŭe ŝtona kruco videblas. La fasado estas malsimetria, en la navomezo la enirejo funkcias. Pli supre 3 tre altaj kaj mallarĝaj fenestroj altiĝas, tamen la meza fenestro iom estas pli larĝa. Dekstre arkada koridoro kuras al domo, eble tio estas paroĥejo. Malantaŭ la koridoro kvadrata turo 18 metrojn alta altiĝas, tio rompas la simetrion. 3 sonoriloj loĝas en la turo. Péter Prokop sendis la altaran bildon kaj aliajn bildojn el Romo. Ernő Jálics kreis la statuon pri Sankta Maria.
Kermeso okazas en la 19-an de novembro.