Mélykút

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mélykút
Mélykút vasútállomás.JPG
HUN Mélykút Címer.svg
Blazono
Areo 124 km² (12 400 ha)
Loĝantaro 4 907
Poŝtkodo 6449
Telefona antaŭkodo 77
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mélykút
Retpaĝo: www.melykut.hu

Mélykút [mEjkUt], kroate Melkut estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Jánoshalma. La loknomo signifas: profunda-puto.

Monumento en Mélykút pri la revolucio en 1956

Situo[redakti | redakti fonton]

Mélykút situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Szeged, laŭ fervojo Baja-Kiskunfélegyháza, inter Bácsalmás kaj Jánoshalma. Tiu lasta urbo troviĝas 10, Bácsalmás 13, Baja 36, Subotica 48, Szeged 66, Kiskunfélegyháza 80, Kecskemét 97, Budapeŝto 170 km.

Monumento en Mélykút

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1598, tiam la loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. La vilaĝo refondiĝis en 1649. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Joaĥimo konstruiĝis en 1763 kaj pligrandiĝis en 1901, la turo estas 25 m-ojn alta. Pli nova preĝejo omaĝe al Sankta Elizabeta konstruiĝis en 1958.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Mélykút naskiĝis verkisto Miksa Fenyő.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bakonykúti Cserkút Feketekút Forráskút Hárskút Hárskút Hercegkút
Hidegkút Kadarkút Kardoskút Kékkút Kerkakutas Keszőhidegkút Kiskutas
Kőkút Kutas Kútfalva Lókút Mélykút Nagykutas Nagysomkút
Némethidegkút Örménykút Pesthidegkút Salköveskút Sókút Sóskút Székkutas
Széleskút Szentistvánkút Szentkút Úrkút Zalaköveskút

Fontoj[redakti | redakti fonton]