Sološnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sološnica, hungare Széleskút [sEleŝkUt], germane Breitenbrunn estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.

Sološnica en la mapo de Slovakio troviĝas en la plej griza parto
Preĝejo de Sološnica

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sološnica situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zohor-Plavecký Mikuláš. Malacky troviĝas je 15 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1367 laŭ tiama hungara kaj germana ortografioj "Zeleskut, Pratunprun". En 1828 vivis tie 1484 loĝantoj en 205 domoj. En 1857 incendio, en 1861 inundo okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Széleskút 1266 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Nalacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sološnica 1493 homoj (1461 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri kút (= puto) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bakonykúti Cserkút Feketekút Forráskút Hárskút Hárskút Hercegkút
Hidegkút Kadarkút Kardoskút Kékkút Kerkakutas Keszőhidegkút Kiskutas
Kőkút Kutas Kútfalva Lókút Mélykút Nagykutas Nagysomkút
Némethidegkút Örménykút Pesthidegkút Salköveskút Sókút Sóskút Székkutas
Széleskút Szentistvánkút Szentkút Úrkút Zalaköveskút

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio