Hrubý Šúr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrubý Šúr troviĝas en la plej griza parto

Hrubý Šúr, hungare Hegysúr [hedjŝUr] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Hrubý Šúr situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo-branĉo. Senec troviĝas 5 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1245 laŭ la tiama hungara ortografio "Swr". En 1858 incendio okazis. En 1910 loĝis en Hegysúr 415 homoj, (405 hungaroj, 10 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Szenc, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hrubý Šúr 634 homoj, (471 hungaroj, 154 slovakoj, po 2 ĉeĥoj kaj ciganoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • http:adatbazis.mtaki.hungary.com