Pernek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pernek, (ankaŭ hungare), germane Bäreneck estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.

Pernek en la mapo de Slovakio troviĝas en la plej griza parto
Preĝejo de Pernek

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Pernek situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zohor-Plavecký Mikuláš. Bratislavo troviĝas je 32 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1206 en formo "Misle". Ĝi neniiĝis pro la tatara invado en 1241, poste refondiĝis, kiel "Perneck". Ĝis la 18-a jarcento oni minadis tie oron kaj arĝenton. En 1663 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pernek 1006 homoj, (plejparte slovakoj). Dum la 1-a mondmilito oni minadis tie antimonon. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al departemento kaj distrikto de Pozsony, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Pernek 783 homoj, (760 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio