Preĝejo Koro de Jesuo (Edelény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Edelény
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Edelény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Edelény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Szendrő
paroĥo loke
Dato de konsekro 1905
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ferenc Makovszky
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19031904
Specifo
Longo 22 m
Larĝo 16 m
Alto 26 m (turo); 16 m (navo interne)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika preĝejo en urbo Edelény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la origina Edelény estis menciita kirko en 1332. Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis kaj jam ili uzis la preĝejon. Baldaŭ la katolikoj konstruis pli novan, kiu preskaŭ kadukiĝis. Ili longe uzis la kapelon de Kastelo L’Huillier–Coburg. La nun videbla kirko estis konstruita en la jaroj 1903 kaj 1904. La orgeno estis kreita en 1906. La freskoj estis pentritaj en 1976.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe vojangulo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas pinta piramido. La enirejo funkcias tra la turo. La navoj konsistas el ĉefnavo kaj krucnavo. Pli gravaj freskoj estas en la sanktejo miraklo pri multobligo de panoj kaj la Lasta Vespermanĝo; en la navo reviviĝo de Lazaro, Jesuo resanigas, Jesuo konsekras infanojn, Jesuo resanigas blindulon; en la kupolo Vizito de Maria, Naskiĝo de Jesuo, reviviĝo de Jesuo, Pentekosto. Skulptaĵoj ĉe la altaro estas Koro de Jesuo, Sankta Jozefo kun sia bebo, Stefano la 1-a (Hungario). En la fenestrobildoj videblas Elizabeto de Hungario, Sankta Anna kun sia bebo, Ladislao la 1-a (Hungario). La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Antonio el Padovo kaj Dipatrino.

Kermeso okazas en la 22-an de aŭgusto (festotago de Koro de Jesuo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]