Preĝejo Koro de Jesuo (Mezőkövesd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Mezőkövesd
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Mezőkövesd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőkövesd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
paroĥo loke
Dato de konsekro 2001
Konsekrinto István Seregély
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Attila Rátkai
Konstruado 19962001
Specifo
Enhaveco 400 homoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Mezőkövesd (Hungario). Ĝi estas la dua (pli nova) katolika preĝejo.

Flanko de la preĝejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnova preĝejo[redakti | redakti fonton]

En Mezőkövesd jezuita misio alvenis en 1914. Ili konstruis malgrandan kirkon en 1923 kaj ties aopartenaĵoj estis pilgrimado kaj kermeso. Post du jaroj halo estis konstruita por kunvenoj. En 1950 la monaĥoj estis forigitaj, sed la kirko funkciis plu helpe de kutimaj pastroj. Ĝi ricevis paroĥan statuson en 1963.

Nova preĝejo[redakti | redakti fonton]

Inter 1996-2001 pli nova impona kirko konstruiĝis, poste la malnova ne estis uzita.

Ĝi situas sola en korto ĉe lago. En la korto estas aparta loko por urnoj, antaŭe estas statuo pri Sankta Maria. La fasado estas simetria, al la fasada enirejo tre larĝaj ŝtupoj kuras. La du randoj de la fasado estas mem turoj. Inter la turoj estas videbla la triopa larĝa enirejo. Super la enirejo estas same larĝa kaj granda fenestro, kiu estis disigita al 8 partoj. La ĉefnavo havas krucnavon.

Kermeso okazas en tago de Koro de Jesuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.