Preĝejo Maria Helpatino (Trutzhain)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pilgrimadkirko Mario Helpantino

La romkatolika Pilgrimokirko Mario Helpatino (germane: Wallfahrtskirche Maria Hilf en Schwalmstadt-Trutzhain en Germanujo famiĝas pro la ĉiujara Quinau-pilgrimo, la ununura eklezie agnoskita pilgrimo en Norda Hesio.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interno
Mario graveda, Trutzhain

En 1948 celebritis en mizera barako de iama internigejo por militkaptitoj (Stalag IX A) kristnaska diservo nokta; tuj poste forpelitaj germanoj, kiuj mallibervole gastis surloke, sekve fondis la Komunumon Virgulino Maria, helpo de la kristanoj. La nomo elektitis pro la sampatroneca kirko apud Zlaté Hory.

Jam en 1949/50 el baraka iĝis pilgrima kirko kaj renkontiĝloko de pilgrimantoj el Květnov/Quinau (Distrikto Chomutov). Forpelitaj el tiu regiono reorganizis sian tradicion pilgrimon en la nova patrujo okcidentgermania. De tiam ĝi okazas ĉiun unuan dimanĉon de julio. Ĝiaj radikoj estis raportoj pri apero de la Virgulino en Květnov. Trifoje oni pligrandigis la barakan preĝejon ĝis la finfina meto de fundamenta shtono por nova, "vera" kirko.

Tendokirko[redakti | redakti fonton]

Episkopo Algermissen en la pilgrimad-mesvestaĵoj

Danke al la novkonstruo de la Tendokirko la kvartalo Trutzhain, kiu mem estiĝis el la iamaj tendaroj porrifuĝintaj, ricevis novan centron spiritan. Temas pri la ununura pilgrimadkirko en Norda Hesio; ĝi estas libere alirebla ankaŭ al handikapuloj dispondigante pli ol 200 sidlokoj. En la Mario-kapelo troviĝas la madono-figuro kun mantelego kies faron komisiis la forpelitaj eostgermanoj. En 1987 la lignoskulptisto Anton Reinelt faris duan madonon, la t.n. mater gravida, gravedan Marion; tiu ĉi aspekto de Mario inter la veneradfiguroj maloftas. Ambaŭ madonoj imitas la figurojn de Quinau; en la paroĥeja ĝardeno troviĝas eĉ tria madonofiguro.

Kiel unusola katolika kirkokonstruo pli granda en la Schwalm-regiono la Helpantino-kirko faritis fare de la kasela arĥitekto Josef Bieling en plena harmonio kun la ideoj de la Dua Vatikana koncilio. La tendokirko per Mario-kapelo unuiĝas kun la paroĥejo kaj per la paroĥeja hejmo kun la kampanilo. Ekde 2012 estas la tuto kulturmonumento protektita. La formo kirka aludas la Triunuon; la tendo estu simbolo por nia tutviva migrado kaj la migrinta popolo Izraelo en la Malnova Testamento. Krome la malnormalo arĥitektura memoru la sorton malfacilan de la unuaj komunumfondintoj orginaj el la Ercmontaro. Fondo de eta monaĥejo de la ordeno de la Oblatoj de la senmakula Virgulino (OMI) el la Bonifaco-klostro de Hünfeld en la jaro 2009-a en Schwalmstadt-Ziegenhain radikas rekte en la pilgrimadoj de Trutzhain.

Repaciĝo[redakti | redakti fonton]

La unuaj repaciĝrenkontiĝoj de iamaj francaj militkaptitoj kun forpelitaj germanoj okazas en 1970 kun ekumenisma diservo. Invitite de la Kyffhäuser-veteranklubo ili vizitis la eksaj kaptitoj Trutzhain poste plurfoje, kio ankaŭ en Franclando dokumentitis. Danke al la kunlaboro estiĝis en 1983 la Pacmuzeo, danke al la franca monsinjoro Pierre Dentin kaj la trutzhain-ano Horst Munk. Fine ambaŭ ricevis la Federacian meritkrucon pro pli ol tridekjaraj klopodoj interpopolkomprenaj. Ankaŭ kontaktoj al fideluloj ĉeĥaj ja flegitis kaj en 2008 kaj 2009 monsinjoro Miroslav Dvoŭletý el Jirkov (apud Chomutov) ĉeestis.

Kazubloj pilgrimaj[redakti | redakti fonton]

En projekto speciala faritis en 2007/08 ses unikaj kazubloj por la Quinau-pilgrimo de Trutzhain. Studentoj de la Metiakademio kasela (Werkakademie für Gestaltung Hessen) kaj la tekstildezajnisto Henning Harms kreis por tiu ĉi pilgrimo novajn kazublojn. Laŭ iliaj desegnaĵoj faris la teksofabriko de Rudolf Egelkraut la produktojn kune kun la tajloristino Ingeborg Bechstedt el Lohfelden. Pro ilia unikeco aljuĝitis en la 19.8.2009 dezajnpremio por tio ĉi en Kaselo.

Pilgrimejo[redakti | redakti fonton]

Ekde la kirkokonsekro pilgrimadas okaze de la Quinau-pilgrimo multo da fideluloj el multaj regionoj pli malpli foraj. Ekde 2007 ĝi estas parto de la ekumenisma Elizabeto-pilgrimpado. Por la pilgrimuloj konstruitis apud la kirko en 2008 tendo kun gastigkapacito de 18 personoj por la periodo inter pasko kaj oktobro. En 2009 estiĝis krome pilgrimomuro ĉe la maria groto kie metiĝas ŝtonoj kiel videblaj signoj pripilgrima. La ŝtonoj post kelka tempo ili forprenotas por enkorpigo en la muron.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Kossert: Kalte Heimat Die Geschichte der deutschen Vertriebenen nach 1945. Siedler Verlag, München 2008, ISBN 978-3-88680-861-8.
  • Filz, Ley, Munk, Scholz, Steidl: Chronik von Trutzhain 1951 - 2001. Hrsg.: Stadt Schwalmstadt 2001.
  • Katholische Pfarrkuratie Maria-Hilf: Quinauer Wallfahrt in Trutzhain. Hrsg.: Katholische Pfarrkuratie Maria-Hilf, 2003.
  • alte und neue Kunst, Verein für christliche Kunst in den Bistümern der Kirchenprovinz Paderborn, Paderborn 2012, Band 47.
50.9049.2726