Preĝejo Marteno de Tours (Kemenesszentmárton)
| Preĝejo de Marteno de Tours | |
|---|---|
Aerfoto pri preĝejo de Marteno de Tours en Kemenesszentmárton
| |
| kristana preĝejo | |
| Loko | |
| Ŝtato | Hungario |
| Municipo | Kemenesszentmárton |
| Geografia situo | 47° 17′ 44″ N, 17° 9′ 39″ O (mapo)47.29554917.160897Koordinatoj: 47° 17′ 44″ N, 17° 9′ 39″ O (mapo) |
| Bazaj informoj | |
| Religio | kristanismo |
| Rito | romkatolika eklezio |
| provinco | Vas (Hungario) |
| diocezo | Szombathely |
| Arkitektura priskribo | |
| Konstruado | |
| Specifo | |
| Konstrumaterialo | masonita |
| Ligiloj | |
Preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika fortresopreĝejo en Hungario, en vilaĝo Kemenesszentmárton, en la centro. La vilaĝo ricevis la nomon pri patrono de la preĝejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi estis trakonstruita al fortresopreĝejo. La specialaj fenestroj ankaŭ nun gardas la funkcion por pafadi eksteren (iam estis ankaŭ defenda etaĝo). En la 17-a jarcento la preĝejo trakonstruiĝis. En 1732 la katolikanoj forprenis la preĝejon de la luteranoj (pli frue estis tie centro de luteranoj). Pli nova trakonstruo okazis en la 18-a jarcento, tiam la navo ricevis barokan aspekton, ankaŭ la turo estis trakonstruita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo staras sur 2 metrojn alta artefarita monteto kaj havas unusolan turon. Kontraŭe la sanktejo estas duonronda kaj malpli larĝa, ol la navo. La altara bildo pri Sankta Marteno estis pentrita en la 19-a jarcento.
Kermeso okazas en la 11-an de novembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- hungare
- [1] Arkivigite je 2012-05-04 per la retarkivo Wayback Machine

