Preĝejo Morto de Dipatrino (Létavértes)
Aspekto
Grek-katolika paroĥa preĝejo Morto de Dipatrino | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Létavértes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Hajdúdorog |
dekanujo | Nagyléta |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | Eklektika arkitekturo |
Konstruado | –1859 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Nagyléta, Kossuth L. u. |
La grek-katolika paroĥa preĝejo Morto de Dipatrino (hungare Istenszülő elhunyta) estas sakrala historia monumento (deklarita en 1992) en urbo Létavértes, iam en Nagyléta.
Historio
[redakti | redakti fonton]Por rutenoj oni konstruis tiu ĉi kirkon en 1859, kiu estis la dua, pli malgranda grek-katolika kirko. Ilia paroĥo funkciis jam ekde 1760. La sonorilo estis kreita en 1906.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. La ĉefenirejo troviĝas sub la turo kaj pluvŝirmilo kovras ĝin.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.