Preĝejo Naskiĝo de Maria (Gyöngyöspata)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Naskiĝo de Maria
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Gyöngyöspata
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Gyöngyöspata
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyöspata
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 32 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria estas Monumento historia en Hungario, en mezo de urbo Gyöngyöspata, sur monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12-a jarcento en la tiama Pata 2 kirkoj funkciis. Tiu ĉi kirko dum la historio ofte estis trakonstruita, ekzemple en la 15-a jarcento laŭ gotika stilo, poste en la 17-a jarcento ĝi plene trakonstruiĝis. En 1766 sub la sanktejo oni konstruis kriptojn. En 1853 la turo denove iĝis gotika. En 1829, 1887, 1946 oni renovigis la preĝejon, en 1968 unue arkeologia esplorado, poste renovigo okazis en 1976. Tiutempe nova orgeno alvenis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola havanta altan turon, 3 navojn, sakristion kaj sanktejon. La turo en la supra parto estas okangula, la sanktejo same estas okangula, sed kun 3 anguloj aliĝas al la navo. Interne en kelkaj lokoj mezepokaj bildo-fragmentoj restis. La altaro estas unika en Eŭropo, ĝi prezentas devenon de Jesuo, kiel arbo. La branĉoj ĉirkaŭas bildon pri naskiĝo de Sankta Maria. Super la branĉaro estas videbla Sankta Maria kun bebo Jesuo.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]