Preĝejo Nia kara Sinjorino (Langewiesen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstero de la kirko.
Orgeno kaj galerioj.

La Kirko Nia kara Sinjorino (germane: Liebfrauenkirche) troviĝas en la urbo Langewiesen.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1680-a la preĝejo konstruitis en sia hodiaŭa aspekto sur la hodiaŭa situo. La antaŭa konstruaĵo el ligno forbrulitis en 1408 kiel ankaŭ ties posteula konstruaĵo. Pro kadukiĝo ĝi post 200 jaroj malkonstruitis. La en 1610/11 tute novkonstruita kirko detruis per incendio en la 16-a de majo 1675. La diservojn oni aranĝis tiam en la Petro-kirko provizore.

Dum Kristnasko 1680 oni denove predikis en la Mario-kirko. En 1706 muntis Johann Albrecht el Coburg orgenon en la kirko. La majstro Johann Sebastian Bach mem vizitis en la sama jaro la urbon por pruvi ĉu la muzikinstrumento funkcias.

La sonoriloj antaŭe troviĝis sur la senspajra turo; la turo fiinkonstruitis en 1715 pro aparta terenfaldanĝero.

Eduard Schulze el Paulinzella liveris la novan orgenon en 1845, la firmao Pappe la novan sonorilaron en 1891. Ĝi jam dum la Unua mondmilito konfiskitis por gisi kanonojn, en 1919 oni ricevis ŝtalajn provizorajn; bronzaj revenis ne antaŭ la 1950-a jaro.

Vidindaj objektoj[redakti | redakti fonton]

En la kirko troviĝas ambona altaro, imponaj galerioj, maketo de la preĝejo, bildo Krucumo de Oskar Graf kaj malnova krucifikso.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Dum la GDR-tempo la paroĥa komunumo sukcesis nur farigi la plej necesajn restaŭradojn. Post la Turniĝo la konstruaĵo ricevis i.a. novan tegmenton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]