Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Solt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Solt
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Solt
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Solt
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Solt
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo eklektikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szent László Tér 5, 6320 Solt
vdr

La paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria, origine hungare Mária Neve-templom estas sakrala konstruaĵo en urbo Solt (Hungario).

Preĝejo Nomo de Sankta Maria en Solt

Historio[redakti | redakti fonton]

En Solt ekzistis jam kirko dediĉita al Sankta Laŭrenco en 1100, sed en alia loko, kiun arkeologoj trovis en 2006. Ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj plejparte kalvinaniĝis, la restintaj katolikoj apartenis al Izsák ekde 1738, al Apostag en ekde 1766. Intertempe la kirko plene ruiniĝis, sed en 1870 la katolikoj konstruis kapelon. En 1904 ĝi estis pligrandigita jam preĝejo. En la sekvaj jardekoj oftaj trakonstruoj okazis. Intertempe en 1884 la katolika grupo sendependiĝis kun matrikula rajto, la paroĥa rajto alvenis en 1889. La orgeno estis kreita en 1904. La konstruaĵo ricevis pafojn en 1944. En 2004 plena renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. En la korto ankoraŭ statuo pri Sankta Jakobo fare de Attila Agárdi Kovács estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas piramideca, en la turo 2 sonoriloj loĝas.

Kermeso okazas en 12-an de septembro.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.