Preĝejo Patrono de Hungaroj (Dunapataj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo de Patrono de Hungaroj en Dunapataj
Preĝejo de Patrono de Hungaroj en Dunapataj
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunapataj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa
dekanujo Kalocsa
Dato de konsekro 1934
Konsekrinto Gyula Zichy
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko aŭ copfo
Konstruado
Specifo
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Dunapataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Dunapataj la iaman kirkon la kalvinanoj akiris dum dominado de turkoj. En 1737 la katolika grupo renondiĝis. La katolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuko estis konstruita en 1761. La orgeno estis farita en 1888. En la frua 20-a jarcento la kapacito jam ne sufiĉis, tial la konstruaĵo estis pligrandigita en 1934. La metodo estis tutlanda uniko: oni distranĉis la navon kaj la sanktejon, poste 9 metrojn fortiris la sanktejon, sekve estis loko por pligrandigi la navon. Post la pligrandigo la nova titolo iĝis Patrono de Hungaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. Antaŭ la preĝejo]] kruco troviĝas pri Mario Magdaleno kaj monumento pri Sankta Maria kun Jesuo el la 19-a jarcento. Ĝi havas unusolan turon en centro de la fasado. Krom la ĉefenirejo du malplenaj niĉoj estas videblaj en la fasado. Sakristio aliĝas al la navo ĉe la sanktejo. La absido estas duonronda. Sur la muron estis metitaj memortabulo pri la unika trakonstruo kaj tomboŝtonon pri iama ĉefepiskopa bibliotekisto.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kruco antaŭ la preĝejo
Monumento antaŭ la preĝejo
Memortabulo pri la trakonstruo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.