Preĝejo Porta Coeli (Niedernissa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kirko de Niedernissa
la interno uesten
ĉefaltaro
orgeno

Preĝejo Porta Coeli (germane Kirche Zur Himmelspforte) estas protestantisma preĝejo en Niedernissa (Germanujo); temas pri iama romanikaĵo kiu estis alikonstruita baroke. Apartenas la komunumo al la ekleziaro Windischholzhausen ene de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.

Porta Coeli signifas en la latina Pordo al la Ĉielo.

Historio kaj arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La proksime de la vilaĝa enirejo situanta kirko estas de romanika stilorigino. La ĥoreja turo havas sur kvadrata horizontala projekciaĵo ekde 1994 novan ardezan tegmenton. Tiam ĝi ankaŭ ricevis orumitan turo-kapeton. La granda horloĝo estas ĉe la fundamento de la suda flanko de la spajro; tuj malsobe oni havas sonorilon kun horindikanta meĥanismo. La tri enturajn sonorilojn muldis en 1633 la erfurtano Melchior Moeringk.

Granda surmasonita arko ĉe la orienta turoflanko taksiĝas kiel enirejo al forigita apsido. La ĉefa enirejo estas en la suda flanko tura kaj neaperta ligna ŝtupara sobenpromenejo (sude de la en 1729 novigita kirkonavo) kondukas rekte al la galeria etaĝo enen.

La alta navo havas groptegmenton mansardan kun po tri starantaj tegmentofenestroj sude kaj norde. Al la okcidenta flanko mankas kaj fenestroj kaj pordoj.

La internon ĉirkaŭas je tri flankoj duobla galerio sur apogantaj kapiteloj kaj frukto-ornamaĵoj. Finiĝo ĝia estas per dufoje interrompita, ligna barelvolbo.

Multo de la preĝejo ĝuis restaŭradojn en 1994.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

  • La baroka ambona altaro el la 1730-a jaro havas du etaĝojn kun bela kolona aranĝo kaj supre videblas la resurektinta Kristo kun venkoflago kaj radia nimbo. La ambona korbo ankaŭ fortimpresas per fruktaj dekoracioj.
  • La baptujo el la komenco de la 18-a jarcento estas linda kun etaj plastikaĵoj kaj du anĝelaj kapoj.
  • La orgeno en orgenfasado (ankaŭ tie ĉi abundas la ornamaĵoj, i.a. kun du trombonludantaj anĝeloj!) enhavas originalan sed restaŭrotan internon de Johann Georg Schröter el la jaro 1731-a kun 20 registroj sur du klavaroj kaj pedalo.[1] Ĉiokaze temas pri la ununura kompleta Schröter-instrumento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Unua eldono. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 890–891

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50.95149311.10236