Preĝejo Sankta Antonio (Balatonszemes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Antonio
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonszemes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo-banloko Balatonszemes.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu vilaĝo jam ekzistis malgranda romanika kirko en la 12-a jarcento. El tio ankaŭ nun estas videbla muro kun fenestro. Iom post la tatara invado en 1242 ĝi estis pligrandigita, same pligrandigita ĉirkaŭ 1500. Dum dominado de turkoj la preĝejo ruiniĝis, poste en 1743 oni renovigis ĝin, eĉ turo estis konstruita. La orgeno estis farita en 1911. Inter 1964-1972 la plena konstruaĵo estis restaŭrita, laŭeble oni redonis la mezepokan aspekton.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo duone reliefas. Meze situas la enirejo. La navo estas apogitaj per plurŝtupaj pilieroj. La sanktejo estas iomete malpli alta, ol la navo.

Kermeso okazas en la 13-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.