Preĝejo Sankta Antonio (Juta)
Preĝejo Sankta Antonio | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Juta |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Kaposvár |
paroĥo | en Kaposvár |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | Secesio (stilo) |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Juta.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu kirko jam troviĝis en eklezia listo el 1332. Dum dominado de turkoj la jezuita misio de Andocs zorgis pri la katolikoj inter 1643-1686. En 1782 oni trakonstruis la kirkon laŭ secesio. La orgeno estis farita en 1891, trakonstruita en 1947. La muroj ekstere estis renovigitaj en 2002, la tegmento en 2005, la internaj freskoj estis restaŭritaj ekde 2014.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ monumento pri falintoj dum la mondomilitoj. Kelkaj ŝtupoj kuras al la fasado, kiu estas simetria. Meze la kvadrata turo iomete reliefas. Meze situas la enirejo, super la pordo estas fenestro, apude po unu niĉoj. En la niĉoj statuoj estas videblaj.
Kermeso okazas en la 13-an de junio.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2019-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]