Preĝejo Sankta Damiano (Asizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eksteraĵo de Sankta Damiano.

La Preĝejo Sankta Damiano estas grava katolika kultloko en Asizo situinta en la periferio de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1205 Asiza junulo Francisko preĝanta antaŭ la Krucifikso, ĉeesta ene de la preĝejo, aŭdas ĝin parolanta kaj petanta: “iru kaj riparu mian eklezion”. Ĉar en la itala lingvo “eklezio” signifas ankaŭ “preĝejon”, li interpretas eklezion por preĝejo kaj tuj komencas ripari la preskaŭ forlasitan establaĵon. Tiu evento profunde ĉizos en la vivo de la Saktulo kiu ĝuste tie , en la lastaj jarojn de sia vivo, kompilis la faman Kantikon de la kreitaĵoj.

La krucifikso havas apartan aspekton: Kristo surkruce ne sin prezentas suferanta, sed ŝajnas preskaŭ ekelstariĝanta por komuniki, kun malfermitaj brakoj, mesaĝon de espero kaj ĝojo.

Inter la jaroj 1211 kaj 1212 Sankta Klara, loĝigite tie iniciate de Francisko mem, tie fondos la ordenon de Klaraninoj kiuj tie restadis ĝis 1260. La sama preĝejo, laŭ la katolika historiografio kaj popularaj floretoj, estis spektanto de mirakloj de la Sanktulino: multiplikado de la panoj, la donaco de la oleo, la forfuĝigo de la Saracenoj el la klostro, iuj ekzorcoj kaj sanigoj, apero de la krucsignoj sur la panoj de ŝi benitaj laŭ invito de la ĉeestanta papo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Interno.
Interno.

La preĝejo Sankta Damiano, kaj la aneksita franciskana konvento, situas ekster la loĝata areo, en la direkto suda.

La fasado de la preĝejo estas entutigita en granda duklina tegmento, kiu entenas ankaŭ la ejojn tute apudajn. La enirejo estas antaŭata de basa portiko kun tri duoncirklaj arkoj subtenitaj per pilastroj brikaj; supre de la centra arko staras Fenestrorozo cirkla.

La preĝeja interno estas ununava kovrita per barelvolvo gotika, kun flanka kapelo rektangula sur la dekstra parieto, sur kies altaro distingiĝas ŝatinda ligna “Krucifikso”, verkaĵo de Innocenzo da Petralia kiun li subskribis en 1637. Fine de la navo elstaras profunda absido kun basa volbo kompare kun tiu de la salono; en ĝi trovas lokon moderna ŝtona Majora Altaro, ligna Tabernaklo baroka kaj la pormonaĥa horejo. En la konko ornamas fresko de 14-a jarcento prezentanta la “Madonon, kun surbrake la Infano, inter sanktuloj Rufino kaj Damiano”. Sur la absida arko, male, troviĝas kopio de la “Krucifikso de Sankta Damiano” (la originalo estas konservita en la Baziliko de Sankta Klara).

Krucifikso en Sankta Damiano.

Orgeno tubosona[redakti | redakti fonton]

La tubosona orgeno de la preĝejo estis konstruita en 1957 kaj restaŭrita 1989 kiam oni ĝin dotis per elektronika konzolo. Ĝi situas ene de la niĉo dekstre de la kopio de la fama Krucifikso, komunikanta kun la preĝejo tra kradfenestro; la konzolo tamen, troviĝas maldekstre de la sacerdotejo, kaj havas du klavarojn, ĉiu el ili dotitan per 58 notoj kaj per pedalaro de 20 notoj.

Eblas ĉi-sube vidi la muzikila strukturo de orgeno:

Unua klavaro - Grandorgena
Precipo 8'
Oktavo 4'
Dekkvino 2'
Plensono 3 file 1.1/3'
Borduno 8'
Salicionalo 8'
Dua klavaro - Esprima
Borduno 8'
Salicionalo 8'
Vjolo dolĉa 8'
Fluto 4'
Nazardo 2.2/3'
Fluteto 2'
Tercio 1.3/5'
Ĉiela voĉo 8'
Tremolo
Pedalo
Subbaso 16'
Borduno 8'
Dolĉo 8'

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Itallingve:
    • G. Troiano - A. Pompei, Guida illustrata di Assisi, Casa Editrice Francescana, Terni
    • L. Santini, Assisi, Editrice Plurigraf, Narni-Terni

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]