Preĝejo Sankta Denizo (Bad Vigaun)
Preĝejo Sankta Denizo (germane: Pfarrkirche Bad Vigaun) estas romkatolika preĝejo en Bad Vigaun, Aŭstrujo. Estante sub patroneco de sankta Denizo de Parizo ĝi estas monumentprotektotaĵo (BDA: 9055, objekto-ID: 502)
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Vigaun havis la unuan dokumentan mencion en 748, la kirko en la 790-a jaro. Pro ke Denizo, la unua episkopo de Parizo, estis tiam ene de la bavara nobelaro tre ŝatata sanktulo verŝajnas ke de la komenco la tuto estis sub ties patroneco. La preĝejo menciita en 1444 ne estis la nuna sed romanika kirketo kun unu navo kun etendiĝo ĝis kie nun troviĝas la predikejo. Inter la 1480-aj jaroj kaj 1516 (1519?) okazis nova konstruo. Nenio de la antaŭula konstruaĵo estis pluuzata krom la galerioj. En 1559 la chiemsee-a episkopo Christoph Schlattl konsekris la altaron. Promocio je paroĥa kirko venis en 1850, restaŭradoj en 1974.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La trinava, malfrugotika halokirko havas gigantan okcidentan turon kaj selotegmenton. Ĉirkaŭas ĝin tombejo kun granda muro. La konstruaĵo estas el negipsita kvadro-muraĵo el konglomerataj ŝtonoj. Havas ĝi neinterrompitajn soklon kaj kornicon. Portaloj troviĝas en la dua jugo de la norda kaj suda muroj de la longa halo estas portaloj. La norda portalo estas surmasonita. Ĉe la suda portalo videblas la jardaton 1488. La jardato ne indikas la starton de la novkonstruo sed la jaron kiam kaj la portalo finiĝis indulgenco kaj estis koncedo de indulgenco. En la timpano spekteblas bela reliefo de sankta Denizo. La jardato 1638 malsupre de la timpana reliefo memorigas la konsekron de la impresa nova ĉefaltaro laŭ la reguloj de la koncilio de Trento, kun tabernaklo meze. Triptiko de la 15-a jarcento kiun oni ankoraŭ mendis por la malnova preĝejo estis lokigita en la supra sakristio.
La kerne pli malnova turo antaŭmetita estas al la uesta fasado havante tri ogivarkajn truojn, soklon, kornicon sub la sonorila etaĝo kaj sobentrenitan pintospajron. Norde de la turo estas helika ŝtuparo. Ĉe la suda vando troviĝas kapelo kripta.
Kiam en la malfrua 17-a jarcento modis barokigoj de preĝejoj alvenis ankaŭ en Vigaun novaj vitraloj; ili restis ĝis 1872 kiam oni regotikigis la aferojn. Dum meblarokreo en la 18-a jarcento aktivis artistoj el Hallein. De 1967 oni aliaranĝis kelkajn aferojn kredante ke tion necesigas la reformoj de la dua Vatikana koncilio. En 1974 Ernst Fuchs el Mayrhofen komisiiĝis pri novfaroj. En oktobro 2009, kiam okazis novaj restaŭradoj, lia ĉefepiskopa moŝto Alois Kothgasser konsekris novan popolaltaron kun ambono.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Die Kunstdenkmäler Österreichs, Dehio Salzburg 1986, p. 467–468.