Christoph Schlattl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Schlattl
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto 6-an de julio 1589 (1589-07-06)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo juristo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Chiemsee
Dum inter 1558 kaj 1589
Antaŭulo Hieronymus Meitting
Sekvanto Sebastiano Cattaneo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christoph SCHLATTL (naskiĝinta en iu komunumo nome Bruck, mortinta la 6-an de julio 1589) estis germana juristo kaj inter 1558 kaj 1589 episkopo de Chiemsee.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schlattl studentis ĉe la universitato de Ingolstadt en 1543 kie li doktoriĝis jurscience. Poste li deĵoris kiel asesoro por la episkopujo de Gurk estante konsilisto ĉefepiskopa-salcburgia.

Post kiam forpasis la chiemsee-a episkopo Hieronymus Meitting la salcburga arkiepiskopo Michael von Kuenburg nomumis en 1558 Schlattl ties posteulo. Dum lia regado necesis alfronti kverelon pri jurisdikcio kun la arkidiakono de Herrenchiemsee. En proceso, kiu komencigis la posteulo antaŭ la Regna ĉambra tribunalo en Speyer, venis en la 1568-a jaro la verdikto. Per ĝi la episkopujo de Chiemsee estis aprobita partio parlamenta kun ĉiuj rajtoj.

En 1569 Schlattl partoprenis la provincian sinodon por Salcburgio. Konkordaton kun la bavaria duko li igis subsigni fare de la dekano de la katedralo de Salcburgo kaj la ĉefepiskopa konsilisto Sebastiano Cattaneo.

La novan ordon, kiun la antaŭenigantaj de kontraŭreformacio aspiris kaj sopiris, li ne severe kontrolis. Entombigo lia fariĝis en la katedralo de Salcburgo; portreto de li videblas sur jubilea monero kiun Schlattl ankoraŭ vivtempe farigis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erwin Naimer: "Schlattl, Christoph († 1589)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648. ISBN 3-428-08422-5, p. 638

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]