Preĝejo Sankta Familio (Kecel)
Paroĥa preĝejo de Sankta Familio | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kecel |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Bács-Kiskun |
diocezo | Kecskemét-Kalocsa |
dekanujo | Kecel |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1981 |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Kecel, Kalocsai u. 1. |
La paroha preĝejo Sankta Familio estas romkatolika moderna konstruaĵo en urbo Kecel (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La dua katolika kirko havanta paroĥan rajton estis konsekrita en 1981. Ene ikono estis pentrita en 2017 fare de Krisztina Krokker.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La moderna preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la pordo videblas, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Granda pluvŝirmilo estas super la enirejo, pli supre granda granda kruco videblas. Post la fasado la navo disvastiĝas laŭ obtuzaj anguloj. En tiuj muroj la grandaj fenestroj okupas la pli grandajn partojn, krome pli supre estas malgranda fenestro. La turo altiĝas ĉe la malantaŭa parto de la navo.
Kermeso okazas en tago de Sankta Familio.