Preĝejo Sankta Jozefo (Szálka)
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo en Szálka
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szálka |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Tolna |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Szekszárd |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika historia monumento en Hungario en vilaĝo Szálka.
Historio[redakti | redakti fonton]
La preĝejo estis konstruita dum la mezepoko, kiun la turkoj detruis depost 1526. József Batthyány rekonstruigis ĝin en 1797, ŝajnas, la konstruistoj profitis la restintajn murojn. La katolika grupo reorganiziĝis en 1837. Renovigaj laboroj okazis en 1864, 1922, 1933 kaj 1997. La turopinto estis farita en 1922. La internaj muroj estis pentritaj en 1933 kaj 1961. La orgeno estis farita en 1890.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo sur malalta monteto. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Ŝtupoj kuras al la enirejo. En la fasado krom la enirejo estas rektangula fenestro kaj 2 malplenaj niĉoj. La navo finiĝas en rektangula kaj pli mallarĝa absido. Pilieroj apogas la navon.
Kermeso okazas en la 19-an de marto.