Preĝejo Sankta Ladislao (Nagykőrös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Nagykőrös
paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Nagykőrös
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykőrös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Cegléd-Abony
paroĥo loke
Dato de konsekro 1788
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Ágoston Fischer
Konstrustilo de:Zopfstil
Konstruado 17811787
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en urbo Nagykőrös (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu areo dum la mezepoko ekzistis kirko (kiu nun estas la Kalvinana preĝejo (Nagykőrös)), krome ankaŭ aliaj kirkoj jam malaperintaj. Dum dominado de turkoj la loĝantoj plejparte akceptis la novan religion kalvinismon kaj ili uzis la katolikan preĝejon (komence kun la katolikoj, poste nur la kalvinanoj). En 1763 Nagykőrös akceptis imperiestran armeon, ili venis kun armea katolika pastro. La diservoj okazis en la kazerno, sed ankaŭ la katolikaj loĝantoj povis partopreni en la mesoj. En 1778 la paroĥo estis refondita kaj funkciis en la kazerno, sed en 1789 la armeo forlasis la urbon. Pli nova katolika kirko estis konstruita inter 1781-1787, samtempe ankaŭ paroĥo kaj lernejo. La orgeno estis kreita en 1843 kaj trakonstruita en 1930. La preĝejo estis renovigita en 1907 kaj 1974.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ placo. La kirka fasado estas simetria, sed maldekstre domo kontaktiĝas (eble la paroĥejo). En mezo de la kirka fasado estas la ĉefenirejo, plej supre la unusola kvadrata turo situas. La turo havas 3 sonorilojn. Inter la enirejo kaj turo estas niĉo, ene statuo. Interne la baptujo estis farita en 1745. János Donát pentris la ĉefaltaran bildon, kiu prezentas batalon de Ladislao la 1-a (Hungario). La ĉefaltaro kaj la predikejo estis faritaj en fino de la 18-a jarcento.

Kermeso okazis en 27-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.