Preĝejo Sankta Ladislao (Tiszasüly)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo de Tiszasüly
preĝejo de Tiszasüly
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszasüly
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 10 m (sanktejo)
Larĝo 9 m (navo kaj sanktejo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia (ekde 1925) en Hungario, en vilaĝo Tiszasüly.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua gotika preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. Laŭ la kutimoj la sanktejo (konstruita en 1490) situas en la orienta flanko. Supozeble en 1733 la preĝejo estis pligrandigita, kiel baroka preĝejo. La pli nova turo konstruiĝis en 1833. Renovigoj okazis en 1853, 1873 kaj en 1886. La orgeno estas aŭdebla ekde 1876. En 1971 arkeologa esplorado kaj nova renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas po unu navon kaj turon. La sanktejo estas okangula, el kio 3 flankoj fermas la konstruaĵon. En la norda flanko sakristio situas. Interne en la okcidenta flanko (kontraŭ la sakristio) galerio (precipe por la orgeno) etendiĝas.

En la korto estas ŝtona kruco de 1854.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Sankteja flanko de preĝejo de Tiszasüly
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.