Preĝejo Sankta Ladislao (Veszprém)
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | ||
---|---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Veszprém
| ||
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Veszprém (urbo) | |
Geografia situo | 47° 5′ 53″ N, 17° 53′ 48″ O (mapo)47.09799417.896581Koordinatoj: 47° 5′ 53″ N, 17° 53′ 48″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Veszprém | |
diocezo | Veszprém (urbo) | |
dekanujo | Veszprém (urbo) | |
paroĥo | paroĥa preĝejo ekde 1941 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novromaniko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Veszprém (urbo), ĝuste ĉe la viadukto, kiu estas urba simbolo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Veszprém estas la unua diocezo de la lando, dekomence vivis tie monaĥinoj. Dum la mezepoko estis en tiu loko impona paroĥa kirko. Ĝi supozeble neniiĝis pro la kontraŭturkaj bataloj. En 1740 oni konstruis kapelon dediĉitan al Sankta Ladislao. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1902 kaj la dediĉo (titolo) restis. La orgeno ekfunkciis en 1957.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola sur monteto ĝuste ĉe la viadukto. En mezo de la fasado la turo altiĝas (nur iomete reliefas), sube la triobla enirejo funkcias. La enirejo estas atingebla post ŝtupoj. En fino de la fasado situas la plurlatera absido, apude estas la sakristio. Interne la orgeno havas lokon en la galerio.
Kermeso okazas en la 27-an de junio.