Preĝejo Sankta Margareta (Pornóapáti)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Margareta
Preĝejo de Sankta Margareta en Pornóapáti
Preĝejo de Sankta Margareta en Pornóapáti
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pornóapáti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo de Sankta Margareta de Hungario en Pornóapáti estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Pornóapáti, laŭ la ĉefstrato.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento en la proksimeco oni fondis monaĥejon omaĝe al Sankta Margareta de Hungario, baldaŭe oni konstruis ankaŭ kirkon. En 1799 la tuta preĝejo estis malkonstruita. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1795. En 1804 ĝi ricevis barokan aspekton, kiu iom ŝanĝiĝis fine de la 19-a jarcento. La orgeno estis farita en 1832. Ekde 1880 la mesoj okazas germane kaj hungare.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la konstruaĵo kolono pri Sankta Triunuo situas de 1906. La germanlingva teksto informas pri hungaroj, kiuj migris al Ameriko. La preĝejo havas unusolan turon super la ĉefenirejo. Oni supozas, ke en la turo sonas la plej malnova sonorilo de Hungario, farita en la 15-a jarcento kaj venis el la monaĥeja preĝejo. La ĉefaltaro kaj la mebloj estis faritaj en 1681. Interna pentrado okazis en 1963

Kermeso okazas en dimanĉo post la 13-a de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.