Preĝejo Sankta Margareto (Kahla)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la urba paroĥa kirko
orgenara stato ĉe la uesta galerio ĝis 2020
Späth-orgeno en la altarejo

Preĝejo Sankta Margareto (germane: St. Margarethen) estas luterana kirko en Kahla, Germanujo, meze en la urbo, ueste de impona Saale-kurbo kiu fakte difinis la kondukojn kaj de la strato kaj de la fervojaj talusoj. Tombeja kapelo troviĝas ĉe la okcidenta urborando ĉe la strato Bibraer Straße.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sur la muro de rempara komplekso de burgo sur 700 metrojn longa ebenaĵo en alteco de 25 metroj supre la rivera nivelo. En 1225 menciiĝis la unua paroĥestro. Post la incendio de 1410 la tuton oni rekonstruis prenante brikojn ankaŭ de aliaj konstruaĵoj. Inter 1791 kaj 1793 estiĝis la nuna aspekto kirka: tamen en 1906 ŝanĝiĝis la aliro ĥorejen. Militodamaĝoj en 1945 povis esti flikitaj ne antaŭ 1955. Krome oni forigis trian, iel superfluan galerion kaj en 1992 nova hejtilo ekagrablis restadon kirke eĉ dumvintre.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

historia predikejo
  • baptujo el la 12-a jarcento
  • 1554: pentroj sur la predikejo
  • 1615: anstataŭigo de la predikejo per baroka ambono kaj transporto de la malnova en la tombejan kapelon
  • 1796: instalo de orgeno sur la okcidenta galerio; lasta novigoj en 1966

Restaŭradoj ekde 2002 kaj orgen-kreo[redakti | redakti fonton]

En 2002 kantoro Hans-Georg Fischer[2] fondis amikaran societon por manaĝeri restaŭradlaborojn necesajn. La malinternaj laboroj daŭris ĝis 2019. En 2021 finiĝis nova ĉealtareja orgeneto nomita por Johann Walter.[3] Poste sekvu ĉefa orgeno kun 23 registrojn kaj du klavaro kun pedalo kaj fajfoj antaŭ du orgenfasadoj flankenmetotaj al la meza fenestro. De ĝia tria klavaro ludeblu la flanka (t.e. altareja) orgeno. Konstruanto estos firmao Späth el Freiburg.

Sonorilaro[redakti | redakti fonton]

Kirkoture estas tri monumentprotektotaj bronzaj sonoriloj el la epokoj de gotiko kaj frua renesanco; la ensemblo ankaŭ artaĵe altvaloras kaj ankaŭ pro la memorinda fakto ke ĝi restis netuŝita dum jarcentoj. En Meza Germanujo ekzistas alia kvaropa sonorilsistemo el antaŭreformacia tempo nur en Niedergräfenhain (Geithain).[4] Jen la kvar honorinaj tonigiloj detale:

  • Concordia el 1509, gisado de Heinrich Ciegeler el Erfurto: ĝi batindikas la plenajn horojn
  • Maria"" el 1516 (Ciegeler), kromnomo dimanĉa sonorilo: uzo dum ĉiutaga tagmeza kaj vespera sonoroj
  • Benigna el 1470, gisado de anonimo el Erfurto, eble de Hans Sinderam kies verkojn oni admiras ankaŭ en Gumperda, Reinstädt, Engerda (Uhlstädt-Kirchhasel) kaj Großkochberg nachgewiesen.
  • Rex gloriae el 1415: por baptoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tombeja kapelo alilokiĝis en la kuro de la tempo laŭ aranĝoj tombejaj. Ekde 1895 ĝi estas ĉe la nuna loko post inaŭguro de tombejo ĉe la ŝoseo al Bibra en 1892. Krome estas tie funebra halo kaj ĉambroj por la dungitaro.
  2. "Hans-Georg Fischer aus Kahla und Frank Zipfel aus Altendorf für Engagement im Ehrenamt geehrt". Ĉe: OTZ, 15.11.2013
  3. datumbazo pri engermaniaj orgenoj
  4. "Die historischen Glocken"
50.80419911.589747